liquid_feedback_frontend
view locale/help/issue.show.eo.txt @ 200:12349ce8206b
Esperanto help text corrected by maha
author | Thomas Wuerfel |
---|---|
date | Tue Jan 04 20:28:08 2011 +0100 (2011-01-04) |
parents | e40051909836 |
children |
line source
1 =Temo, intereso=
2 En tiu ĉi paĝo ĉiuj iniciatoj pri tiu ĉi temo estas listigitaj. Se vi anoncas „intereson pri la temo“, vi egaliĝas al la membroj de la supera temaro. Tuj kiam vi subtenas iniciaton de tiu ĉi temo, ankaŭ via intereso anonciĝas aŭtomate. Se vi malsubtenas ĉiujn iniciatojn, via intereso tamen restas, ĝis vi revokas ĝin.
3 =Delegacio, aŭtomata malkonsento=
4 Delegacio pri tiu ĉi temo rangas antaŭ ebla ĝenerala delegacio aŭ delegacio pri supera temaro. Ebla instrukcio pri aŭtomata malkonsento validas nur kaze, ke vi ne mem partoprenas la finan voĉdonon kaj ne ekzistas vere uzata delegacio. Kaze de anoncita intereso la elirantaj delegacioj estas malebligitaj dum la diskutfazo, sed validas ĉe la fina voĉdono.
5 =Diskutfazo=
6 Dum la diskutfazo (statoj „nova“ kaj „diskuto“) vi subtenu **ĉiujn** iniciatojn, kiujn vi ĝenerale (aŭ laŭ certaj kondiĉoj) konsideras konsenteblaj, kaj sugestu plibonigojn (Pli pri tio vi trovas en la paĝo de la inciatoj). Per tio vi donas ŝancon al la iniciintoj plibonigi la skizon. Dum tiu ĉi fazo vi havas ankaŭ la eblecon komenci propran (konkurantan) iniciaton pri tiu ĉi temo kaj lukti je subteno. Via subteno de iniciato dum la diskutfazo ne decidas vian agon ĉe la fina voĉdono.
7 =Fina voĉdono=
8 Iniciatoj, kiuj atingas certan kvorumon, transpreniĝas en la finan voĉdonon. Tiam vi povas meti ĉiujn iniciatojn, kun kiuj vi volas konsenti, en prefervicon. Ĉe aliaj iniciatoj vi povas deteni vin aŭ voĉdoni kontraŭ ilin (ĉe ĉi-lastaj ankaŭ per prefervico). Oni povas decidi nur iniciatojn, kiuj ricevas pli da jesaj ol neajn voĉojn.
10 **Grave:** Ne ekzistas kialo preferi laŭ via vidpunkto malpli ol optimuman sugeston pro proporciaj kialoj (do pro timo „fordonaci“ voĉon). La prefervoĉdono kaŭzas (simpligite), ke tuj kiam via vera favorato ne gajnas, via voĉo entute aliĝas al via unua anstataŭa deziro, tiam al via dua anstataŭa deziro ktp.
12 Informoj pri la uzata balotmetodo: [http://en.wikipedia.org/wiki/Schulze_method Schulze-metodo] (angle)