liquid_feedback_frontend
view locale/help/initiative.show.eo.txt @ 193:46351752814f
Admin module refactored
author | bsw |
---|---|
date | Mon Nov 08 15:04:44 2010 +0100 (2010-11-08) |
parents | dc04df019933 |
children | 12349ce8206b |
line source
1 =Iniciato, subteno, sugestoj=
2 Dum la diskutfazo vi povas subteni tiun ĉi iniciaton kaj donas per tio al la iniciintoj gravajn prijuĝajn rimarkojn, kiom da subteno la aktuala skizo ricevas. Plue vi povas komuniki per sugestoj (plibonigsugestoj) tion, kio povas esti plibonigota respektive laŭ kiuj kondiĉoj vi povas pripensi subtenon.
4 Vi povas alligi vin al la sugestoj de aliaj membroj (kaj pligrandigi la signifon de tiuj ĉi sugestoj) kaj sugesti (pliajn) proprajn ideojn. Sugestojn, kiuj laŭ via vidpunkto nepre devas esti realigotaj, por ke vi konsentu, vi markas per „devas“, dezirindajn per „devus“. Vi ankaŭ povas kritike kontraŭstari sugestojn kaj marki ilin per „ne devus“. Sugestojn, kies realigo kaŭzus la revokon de via konsento, vi markas per „ne rajtas“.
5 =Prilaborita skizo, realigrimarko=
6 Laŭ la (klasifikitaj kaj kvantumitaj) sugestoj la iniciintoj decidas, kion en nova skizo ili prezentas pli bone, aldonas aŭ ŝanĝas. Oni antaŭmetas la ŝanĝitan skizon al la subtenantoj por aprobi. Subtenantoj povas marki sugestojn kiel realigitajn, se la sugestoj laŭ ilia vidpunkto (sufiĉe) realiĝis. La individuaj subtenantoj povas juĝi tiun demandon absolute diferente.
7 =Inviti pliajn iniciontojn, nuligi iniciaton=
8 Iniciinto povas inviti pliajn iniciontojn kaj donas per tio al ili samajn rajtojn por la prilaboro de la skizo. Ĉiu iniciinto povas nuligi la iniciaton kaj laŭdezire rekomendi alian iniciaton al la subtenintoj.
9 =Se vi ne estas aŭdita=
10 Se la iniciintoj ne konsideras viajn sugestojn laŭ por vi nepostplenumeblaj kialoj, vi povas memkompreneble ĉiutempe komenci propran iniciaton.
11 =Se vi malkonsentas tiun ĉi iniciaton=
12 Se vi laŭprincipe malkonsentas tiun ĉi iniciaton, vi faru nenion en tiu ĉi paĝo, sed subtenu iniciato(j)n, kiu(j)n vi konsentas, kaŭ komencu propran iniciaton pri tiu ĉi temo. Se vi ne sen tio jam estas membro de la temaro, vi povas pligrandigi la taksobazon de la atingebla kvorumo da subtenantoj per membreco en la temaro aŭ per anonco de intereso pri la temo. Vi atingas la saman efekton, se vi delegas al membro de la temaro aŭ al interesato pri la temo. **Nur ĉe stato „nova“:** Se la temo, al kiu apartenas la iniciato, ankoraŭ estas en la stato „nova“ kaj vi efektive ne ŝatus diskuti la temon, vi unue nur membriĝu ĉe la temaro aŭ anoncu intereson kaj ne enmetu sugestojn, kiuj farus vin (ebla) subtenanto. Same vi ne komencu kontraŭiniciaton, kiu povus puŝi la temon trans la kvorumon.