liquid_feedback_frontend
changeset 72:dc04df019933
Initial translation to Esperanto from the German help files.
line diff
1.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 1.2 +++ b/locale/help/area.list.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 1.3 @@ -0,0 +1,2 @@ 1.4 +=Temaroj= 1.5 +La traboj montras al vi, kiom granda estas la kvoto de la rektaj membroj respektive de la perdelegacie reprezentataj membroj de la respektiva temaro rilate al la entuta nombro de la membroj. Por testiniciatoj (do diskutoj, kiuj estas ne tute seriozaj) cetere la temaro „Sandkasten/Spielwiese“ taŭgas.
2.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 2.2 +++ b/locale/help/area.show.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 2.3 @@ -0,0 +1,8 @@ 2.4 +=Temo, intereso= 2.5 +En tiu ĉi paĝo ĉiuj iniciatoj estas listitaj. Ĉe vi anoncas „intereson pri la temo“, vi egaliĝas al la membroj de la supera temaro kaj pligrandigas la taksobazon por subtenantoj atingendan de iu iniciato. Tuj kiam vi subentas iniciaton de tiu ĉi temo, ankaŭ via intereso anonciĝas aŭtomate. Se vi malsubtenas ĉiujn iniciatojn, via intereso tamen restas, ĝis vi revokas ĝin. 2.6 +=Delegacio, aŭtomata malkonsento= 2.7 +Delegacio pri tiu ĉi temo rangas antaŭ ebla ĝenerala delegacio kaŭ delegacio pri supera temaro. Ebla instrukcio pri aŭtomata malkonsento validas nur kaze, ke vi ne mem partoprenas la finan voĉdonon kaj ne ekzistas vere uzata delegacio. Kaze de anoncita intereso la elirantaj delegacioj estas malebligitaj dum la diskutfazo, sed validas ĉe la fina voĉdono. 2.8 +=Diskutfazo= 2.9 +Dum la diskutfazo (statoj „nova“ kaj „diskuto“) vi subtenu **ĉiujn** iniciatojn, kiujn vi ĝenerale (aŭ laŭ certaj kondiĉoj) konsideras konsenteblaj, kaj sugestu plibonigojn (Pli pri tio vi trovas en la paĝo de la inciatoj). Per tio vi donas ŝancon al la iniciintoj plibonigi la skizon. Dum tiu ĉi fazo vi havas ankaŭ la eblecon komenci propran (konkurantan) iniciaton pri tiu ĉi temo kaj lukti je subteno. 2.10 +=Fina voĉdono= 2.11 +Iniciatoj, kiuj atingas certan kvorumon, transpreniĝas en la finan voĉdonon. Tiam vi povas meti ĉiujn iniciatojn, kiujn vi volas konsenti, en prefervicon. Ĉe aliaj iniciatoj vi povas deteni vin aŭ voĉdoni kontraŭ ilin (ĉe laste nomita ankaŭ per prefervico). Oni povas decidi nur iniciatojn, kiuj ricevas pli da jesaj ol neajn voĉojn.
3.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 3.2 +++ b/locale/help/contact.list.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 3.3 @@ -0,0 +1,4 @@ 3.4 +=Persona kontaktlisto= 3.5 +Vi povas aldoni aliajn membrojn al via persona kontaktlisto, por ke vi trovu ilin pli rapide. En la profilpaĝo de la respektiva membro vi trovas ligilon por aldoni. Se vi publikigas kontakton, aliaj povas vidi, ke tiu ĉi membro estas en via kontaktlisto. 3.6 + 3.7 +**Grave:** Pro la plibonigo de la komforto oni montras al vi dum delegado vian personan kontaktliston. Por povi delegi al membro vi devas unue aldoni lin kiel kontakton. Nuligi kontakton tamen ne kaŭzas revokon de la delegacio.
4.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 4.2 +++ b/locale/help/delegation.new.area.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 4.3 @@ -0,0 +1,2 @@ 4.4 +=Delegacio pri tiu ĉi temaro= 4.5 +Vi povas delegi vian voĉon por tiu ĉi temaro (sendenpende de via membreco en tiu ĉi temaro) al persono en via kontaktlisto. Tiu ĉi delegacio rangas antaŭ ebla ĝenerala delegacio, sed nur se vi ne mem partoprenas kaj vi ne delegis teman delegacion pri la respektiva temo. Por tema delegado bonvolu ŝanĝi al la respektiva tempaĝo. Vi povas delegi nur al membroj de via kontaktlisto. Vi povas pligrandigi la kontaktliston ĉiutempe en la sekcio „membroj“.
5.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 5.2 +++ b/locale/help/delegation.new.global.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 5.3 @@ -0,0 +1,2 @@ 5.4 +=Ĝenerala delegacio= 5.5 +La ĝenerala delegacio validas ĉiam, kiam vi ne mem partoprenas kaj ne ekzistas delegacio sur la nivelo de la respektiva temaro aŭ de la temo. Vi povas nur delegi al membroj de via kontaktlisto. Vi povas pligrandigi la kontaktliston ĉiutempe en la sekcio „membroj“.
6.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 6.2 +++ b/locale/help/delegation.new.issue.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 6.3 @@ -0,0 +1,2 @@ 6.4 +=Delegacio pri tiu ĉi temo= 6.5 +Delegacio pri tiu ĉi temo rangas antaŭ ebla ĝenerala delegacio kaŭ delegacio pri la supera temaro. Kaze de anoncita intereso la elirantaj delegacioj estas malebligitaj dum la diskutfazo, sed validas ĉe la fina voĉdono. Vi povas delegi nur al membroj de via kontaktlisto. Vi povas pligrandigi la kontaktliston ĉiutempe en la sekcio „membroj“.
7.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 7.2 +++ b/locale/help/index.download.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 7.3 @@ -0,0 +1,2 @@ 7.4 +=Elŝuto de la datumbazo= 7.5 +Pro postplenumeblo ĉiu membro eblas elŝuti kopion de la tuta datumbazo. Ĉe tio tamen certaj informoj (ekzemple pasvortoj kaj retpoŝtadresoj) estas forviŝitaj pro sekurecaj kaj datumprotektaj kialoj. La datumformato estas gzip-kunpremita SQL por la datumbazo PostgreSQL.
8.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 8.2 +++ b/locale/help/index.index.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 8.3 @@ -0,0 +1,8 @@ 8.4 +==Bonvenon ĉe LiquidFeedback kaj en via ĉefpaĝo== 8.5 +Tiuj bluaj ujoj sekvas vin, ĝis vi malŝaltas ilin tempon post tempo. Via ĉefpaĝo plenigos (espereble) dumtempe: 8.6 +– per via profilo, 8.7 +– la temaroj, temoj kaj iniciatoj, kiuj interesas vin, 8.8 +– viaj alvenantaj kaj elirantaj delegacioj, 8.9 +– viaj publikigitaj kontaktoj. 8.10 + 8.11 +Kaj ĉar scivolemo estas grava homa eco, vi cetere povas ekstrakti tiujn informojn ankaŭ pri la aliaj membroj. Se vi volas scii, ĉu viaj amikoj jam estas en la sistemo, rigardu simple ĉe „membroj“ (tute supre).
9.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 9.2 +++ b/locale/help/initiative.add_initiator.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 9.3 @@ -0,0 +1,2 @@ 9.4 +=Inviti inicionton= 9.5 +Ĉi tie vi povas inviti personon de via kontaklisto al la samrajta kunlaboro ĉe la skizo. La invitito devas unue akcepti la inviton, antaŭ ol li estas plua iniciinto (kaj estas listita). **Atentu:** Ĉiuj iniciintoj havas la samajn rajtojn kaj povas forviŝi aliajn iniciintojn.
10.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 10.2 +++ b/locale/help/initiative.remove_initiator.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 10.3 @@ -0,0 +1,2 @@ 10.4 +=Forigi iniciinton= 10.5 +Vi povas forigi vin aŭ alian iniciinton, se post la forigo almenaŭ unu iniciinto ekzistos. Por nuligi la iniciaton entute, bonvolu elekti „nuligi iniciaton“.
11.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 11.2 +++ b/locale/help/initiative.revoke.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 11.3 @@ -0,0 +1,3 @@ 11.4 +=Nuligi iniciaton= 11.5 +Vi povas nuligi iniciaton. Tio estas nenuligebla. Kompreneble vi havas ĉiutempe la eblecon komenci novan iniciaton. Vi povas rekomendi alternativan iniciaton al la subtenintoj. Por tio vi povas elekti el ĉiuj viaj subtenataj iniciatoj. 11.6 +
12.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 12.2 +++ b/locale/help/initiative.show.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 12.3 @@ -0,0 +1,12 @@ 12.4 +=Iniciato, subteno, sugestoj= 12.5 +Dum la diskutfazo vi povas subteni tiun ĉi iniciaton kaj donas per tio al la iniciintoj gravajn prijuĝajn rimarkojn, kiom da subteno la aktuala skizo ricevas. Plue vi povas komuniki per sugestoj (plibonigsugestoj) tion, kio povas esti plibonigota respektive laŭ kiuj kondiĉoj vi povas pripensi subtenon. 12.6 + 12.7 +Vi povas alligi vin al la sugestoj de aliaj membroj (kaj pligrandigi la signifon de tiuj ĉi sugestoj) kaj sugesti (pliajn) proprajn ideojn. Sugestojn, kiuj laŭ via vidpunkto nepre devas esti realigotaj, por ke vi konsentu, vi markas per „devas“, dezirindajn per „devus“. Vi ankaŭ povas kritike kontraŭstari sugestojn kaj marki ilin per „ne devus“. Sugestojn, kies realigo kaŭzus la revokon de via konsento, vi markas per „ne rajtas“. 12.8 +=Prilaborita skizo, realigrimarko= 12.9 +Laŭ la (klasifikitaj kaj kvantumitaj) sugestoj la iniciintoj decidas, kion en nova skizo ili prezentas pli bone, aldonas aŭ ŝanĝas. Oni antaŭmetas la ŝanĝitan skizon al la subtenantoj por aprobi. Subtenantoj povas marki sugestojn kiel realigitajn, se la sugestoj laŭ ilia vidpunkto (sufiĉe) realiĝis. La individuaj subtenantoj povas juĝi tiun demandon absolute diferente. 12.10 +=Inviti pliajn iniciontojn, nuligi iniciaton= 12.11 +Iniciinto povas inviti pliajn iniciontojn kaj donas per tio al ili samajn rajtojn por la prilaboro de la skizo. Ĉiu iniciinto povas nuligi la iniciaton kaj laŭdezire rekomendi alian iniciaton al la subtenintoj. 12.12 +=Se vi ne estas aŭdita= 12.13 +Se la iniciintoj ne konsideras viajn sugestojn laŭ por vi nepostplenumeblaj kialoj, vi povas memkompreneble ĉiutempe komenci propran iniciaton. 12.14 +=Se vi malkonsentas tiun ĉi iniciaton= 12.15 +Se vi laŭprincipe malkonsentas tiun ĉi iniciaton, vi faru nenion en tiu ĉi paĝo, sed subtenu iniciato(j)n, kiu(j)n vi konsentas, kaŭ komencu propran iniciaton pri tiu ĉi temo. Se vi ne sen tio jam estas membro de la temaro, vi povas pligrandigi la taksobazon de la atingebla kvorumo da subtenantoj per membreco en la temaro aŭ per anonco de intereso pri la temo. Vi atingas la saman efekton, se vi delegas al membro de la temaro aŭ al interesato pri la temo. **Nur ĉe stato „nova“:** Se la temo, al kiu apartenas la iniciato, ankoraŭ estas en la stato „nova“ kaj vi efektive ne ŝatus diskuti la temon, vi unue nur membriĝu ĉe la temaro aŭ anoncu intereson kaj ne enmetu sugestojn, kiuj farus vin (ebla) subtenanto. Same vi ne komencu kontraŭiniciaton, kiu povus puŝi la temon trans la kvorumon.
13.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 13.2 +++ b/locale/help/issue.show.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 13.3 @@ -0,0 +1,13 @@ 13.4 +=Temo, intereso= 13.5 +En tiu ĉi paĝo ĉiuj iniciatoj pri tiu ĉi temo estas listitaj. Ĉe vi anoncas „intereson pri la temo“, vi egaliĝas al la membroj de la supera temaro. Tuj kiam vi subentas iniciaton de tiu ĉi temo, ankaŭ via intereso anonciĝas aŭtomate. Se vi malsubtenas ĉiujn iniciatojn, via intereso tamen restas, ĝis vi revokas ĝin. 13.6 +=Delegacio, aŭtomata konsento= 13.7 +Delegacio pri tiu ĉi temo rangas antaŭ ebla ĝenerala delegacio kaŭ delegacio pri supera temaro. Ebla instrukcio pri aŭtomata konsento validas nur kaze, ke vi ne mem partoprenas la finan voĉdonon kaj ne ekzistas vere uzata delegacio. Kaze de anoncita intereso la elirantaj delegacioj estas malebligitaj dum la diskutfazo, sed validas ĉe la fina voĉdono. 13.8 +=Diskutfazo= 13.9 +Dum la diskutfazo (statoj „nova“ kaj „diskuto“) vi subtenu **ĉiujn** iniciatojn, kiujn vi ĝenerale (aŭ laŭ certaj kondiĉoj) konsideras konsenteblaj, kaj sugestu plibonigojn (Pli pri tio vi trovas en la paĝo de la inciatoj). Per tio vi donas ŝancon al la iniciintoj plibonigi la skizon. Dum tiu ĉi fazo vi havas ankaŭ la eblecon komenci propran (konkurantan) iniciaton pri tiu ĉi temo kaj lukti je subteno. Via subteno de iniciato dum la diskutfazo ne decidas vian agon ĉe la fina voĉdono. 13.10 +=Fina voĉdono= 13.11 +Iniciatoj, kiuj atingas certan kvorumon, transpreniĝas en la finan voĉdonon. Tiam vi povas meti ĉiujn iniciatojn, kiujn vi volas konsenti, en prefervicon. Ĉe aliaj iniciatoj vi povas deteni vin aŭ voĉdoni kontraŭ ilin (ĉe laste nomita ankaŭ per prefervico). Oni povas decidi nur iniciatojn, kiuj ricevas pli da jesaj ol neajn voĉojn. 13.12 + 13.13 +**Grave:** Ne ekzistas kialo preferi laŭ via vidpunkto malpli ol optiman sugeston pro la plimultoproporcioj (do pro timo „fordonaci“ voĉon). La prefervoĉdono kaŭzas (simpligite), ke tuj kiam via vera favorato ne gajnas, via voĉo entute alligas al via unua anstataŭa deziro, tiam al via dua anstataŭa deziro ktp. 13.14 + 13.15 +Informoj pri la uzata balotmetodo: [http://en.wikipedia.org/wiki/Schulze_method Schulze-metodo] (angle) 13.16 +
14.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 14.2 +++ b/locale/help/member.edit.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 14.3 @@ -0,0 +1,4 @@ 14.4 +=Profilo= 14.5 +Ĉiuj deklaroj estas libervolaj. In via profilo nur tiuj kampoj, kiuj ne estas malplenaj, estas videblaj. 14.6 + 14.7 +Viajn nomojn, salutnomon kaj pasvorton vi povas ŝanĝi en la ĉefpaĝo ĉe „agordoj“.
15.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 15.2 +++ b/locale/help/member.edit_images.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 15.3 @@ -0,0 +1,5 @@ 15.4 +=Bildoj= 15.5 +Formato: JPG 15.6 +Avataro: maksimume 48 × 48 rastrumeroj, por la avataro prefereble kvadrata bildo 15.7 +Foto: maksimume 250 × 250 rastrumeroj 15.8 +Pli grandaj bildoj reduktiĝas; ĉiuj bildoj rekodiĝas kaj liberiĝas de profiloj.
16.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 16.2 +++ b/locale/help/member.list.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 16.3 @@ -0,0 +1,4 @@ 16.4 +=Voki profilpaĝojn= 16.5 +Ĉi tie vi povas voki la profilpaĝojn de la individuaj membroj kaj informiĝi pri ilia partopreno ĉe temaroj, temoj kaj iniciatoj. Plie la alvenantoj kaj elirantaj delegacioj kaj publikigitaj kontaktoj de la membro montriĝas al vi. 16.6 +=Pligrandigi la kontaktliston= 16.7 +En le profilpaĝo de membro vi trovas ankaŭ ligilon, per kiu vi povas aldoni la membron al viaj kontaktoj. Tio ekzemple necesas, se vi ŝatus delegi vian voĉon al membro.
17.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 17.2 +++ b/locale/help/member.settings.display.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 17.3 @@ -0,0 +1,1 @@ 17.4 +Ĉi tie vi povas persone agordi la grafikan fasadon de LiquidFeedback.
18.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 18.2 +++ b/locale/help/member.settings.login.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 18.3 @@ -0,0 +1,1 @@ 18.4 +Bonvolu elekti salutnomon. Tiu ne montriĝas al aliaj kaj estas uzata nur de vi por ensaluti. Uskleco estas konsiderata.
19.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 19.2 +++ b/locale/help/member.settings.name.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 19.3 @@ -0,0 +1,1 @@ 19.4 +Elektu nomon, ekzemple vian veran aŭ kaŝnomon. Tiu montriĝas por identigi vin. Pro kialoj de travideblo malnovaj nomoj montriĝas en la nomhistorio de via profilo.
20.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 20.2 +++ b/locale/help/member.settings.password.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 20.3 @@ -0,0 +1,1 @@ 20.4 +Via nova pasvorto devas esti minimume ok signojn longa.
21.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 21.2 +++ b/locale/help/member.show.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 21.3 @@ -0,0 +1,9 @@ 21.4 +=Profilpaĝo= 21.5 +Ĉi tie vi povas ekscii, 21.6 +– kion tiu ĉi membro komunikas pri si mem, 21.7 +– de kiuj temaroj li estas membro, 21.8 +– kiujn temojn kaj iniciatojn li partoprenas, 21.9 +– kiujn delegaciojn la membro ricevas kaj donas kaj 21.10 +– kiujn kontaktojn la membro publikigis. 21.11 +=Aldoni al la kontaktoj= 21.12 +Vi povas aldoni tiun ĉi membron al via kontaktlisto (kaj kompreneble denove forigi lin de tiu). Bonvolu atenti, ke vi povas delegi nur al membroj, kiuj estas en via kontaktlisto.
22.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 22.2 +++ b/locale/help/policy.list.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 22.3 @@ -0,0 +1,1 @@ 22.4 +La sekvontaj regularoj estas nuntempe agorditaj. Ne ĉiuj regularoj devas esti atingeblaj ĉe ĉiu temaro.
23.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 23.2 +++ b/locale/help/timeline.index.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 23.3 @@ -0,0 +1,4 @@ 23.4 +=Tempolinio= 23.5 +Ĉi tie vi povas informiĝi pri eventoj en la sistemoj. Vi povas direkti per filtrilagordoj tiujn eventspecojn, kiuj montriĝu al vi. Vi povas dependigi la montron de apartaj eventspecoj de pliaj kondiĉoj. Por ekzemple montri ĉiujn temojn, kiuj antingas la staton „diskuto“ post atingo de la kvorumo da subtenantoj, vi elektas la temeventon „temo akceptita“ kaj povas ekzemple krome difini, ke tiuj eventoj nur montriĝu, se vi estas membro de la respektiva temaro. 23.6 +=Konservi filtrilojn= 23.7 +Vi povas konservi filtrilagordojn laŭ nomo kaj poste efektivigi la respektivan demandon musklake. Se vi ne elektas alian daton, la demandoj rilatas al hodiaŭ.
24.1 --- /dev/null Thu Jan 01 00:00:00 1970 +0000 24.2 +++ b/locale/help/vote.list.eo.txt Wed May 26 12:15:21 2010 +0200 24.3 @@ -0,0 +1,8 @@ 24.4 +=Voĉdono= 24.5 +Depende, kiujn agordojn vi elektis, ĉiuj iniciatoj troviĝas komence en la kampo „sindeteno“ aŭ en la kampo „malkonsento“. Komencu pli bone kun via favorato kaj tiru ĝin permuse en la kampon „konsento“. Poste vi elektas la sekvan iniciaton, kiun vi volas konsenti kaj tiras ĝin 24.6 +– en la saman verdan ujon, se vi ŝatus samrajte konsenti tiun ĉi iniciaton aŭ 24.7 +– inter la konsento- kaj la sindetenujojn, se tiu ĉi iniciato estu via anstataŭa deziro. 24.8 + 24.9 +Tiamaniere vi daŭrigas kaj decidas la prefervicon de la iniciatoj, kiujn vi ŝatus konsenti, ĉe kio vi tiras samrangajn iniciatojn en la saman ujon. Tiam vi decidas la sindetenojn kaj la malkonsentojn, ĉe kio vi povas meti ankaŭ la malkonsentojn en prefervicon, se unu el la iniciatoj ŝajnus „la pli malgranda malbono“. 24.10 + 24.11 +**Grave:** Forlasu tiun ĉi paĝon per la butono „fini voĉdonadon“. Ĝis la fino de la voĉdonado vi povas ĉiutempe ŝanĝi viajn deklarojn. Provizoraj rezultoj de la voĉdono ne publikiĝas. La indiko de subtenantoj rilatas al finitaj diskutoj, rilatas al la aparta iniciato kaj nur tre relative taŭgas por kompari inter iniciatoj. Precipe ili ne enhavas informojn pri preferoj. Krome la partoprenantaroj de diskuto kaj voĉdono povas distingiĝi konsiderinde.